lördag 8 mars 2014

La angla altrudita

Mi legas blogon de Dima Ŝevĉenko pri la situacio en Ukrainio, pri kiu mi revenos en alia blogo. Estas populare inter esperantistoj aserti ke la angla lingvo estas trudita al ĉiuj, ĉie. Sed tio ne estas vero. Vi rigardu: Kion faras la elito. Kaj la elito lernas la anglan lingvon. 

En Svedio oni provas enkonduki la ĉinan lingvon en multajn gimnaziojn. Tio estas kompreneble tre saĝe, car se nia gimnaziano estas tre inteligenta li povos labori en Ĉinio, kaj tiam estos bone ke li scias la ĉinan lingvon. Sed se vi ne parolas tre bone la ĉinan lingvon, oni volos paroli la anglan, kaj via angla lingvo devas esti tre bona, tial, kiel iu sveda profesoro iam skribis (angle) ke estas multe pli bone ke la svedaj lernantoj lernas bonege la anglan.

Instruis la anglan al si mem
Mi aŭdas intervjuon kun ruso kiu laboras en ia petrolea entrepreno ĉe la marbordo de Siberio. Li lernis memstare la anglan lingvon por povi interparoli kun la anglalingvaj laboristoj kiuj estis tie. Kaj li parolis tre bone la anglan lingvon.

Angla kiel portanto de libera informado
En multaj landoj ekzistas – ofte malgrandaj – anglalingvaj tagĵurnaloj kiujn legas la elito en tiuj landoj. Ili havas ofte pli akuratajn informojn pri diversaj aferoj kaj ofte eĉ publikigas informojn kiujn oni ne povus publikigi en la lacilingva gazetaro. Probable esperanto aŭ alia artefarita lingvo ne povus alpreni tiun rolon de informportanto, ĉar ĝi estas tro malgranda.

Nek la rusa nek la ĉina povas preni tiun rolon.

Lasis Hodiaŭan Rusion
Tipa okazintaĵo estis novaĵprezentistino en la televida kanalo Hodiaŭa Rusio kiu lasis sian laboron proteste kontraŭ la malakurata informado pri la okazintaĵoj en Krimeo kiujn ŝi devis prezenti.

Se esperanto konkuru kun la angla lingvo ĝi devos krei kanalojn de akurata informado. Kaj tio estas tre malfacila al unuopaj, ordinaraj homoj. 

Esperanto kaj aliaj helplingvoj donas al vi liberecon kiun ne garantias la angla, almenaŭ ne al mi. Por mi la angla lingvo estas sovaĝa ĝevalo kiun mi surgrimpas esperante ke mi povos stiri ĝin tien kien mi volas, dum esperanto jam estas rajdbesto kiun mi povas mem facile stiri kaj kiu povas venigi min tien kien mi volas. 

 

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar