söndag 16 mars 2014

La espeantistoj kaj la Ukrainaj okazantaĵoj

Hazarde mi stumblas super blogo de Dima Ŝevĉenko en Ipernity pri la okazintaĵoj en Ukraino kaj ĝi vekas multajn pensojn. La retejo StopFake pretendas korekti falsajn novaĵojn de kaj pri Ukrainio. Laŭ la esperanto-grupo de Facebook mi komprenas ke oni volas fari esperantan version de la retejo.  Ni vidos ĉu la retejo en la angla kaj rusa versio rajtigos esperantan version. 

Ukrainaj faŝistoj
De rusaj medioj oni akcentas ke faŝistoj estas en la nuna registaro. Kia vero estas en tio. Laŭ la sveda radio la partio Libereco (Svoboda) havas faŝismajn radikojn, sed ĝi fariĝis pli civilizita. La Dekstra Sektoro konsistas pli el "aktivuloj" (personoj kiuj volas batadi pli ol dediĉi sin pri politiko).

Manifestacioj, marŝoj
Mi estas persone tre skeptika al strataj manifestacioj. Eĉ se 99 % de la partoprenantoj estas honestaj homoj kiuj nur volas pace esprimi sian opinion pri iu afero ĉiam estas unu procento kiu ne volas/kapablas uzi pacajn rimedojn. Aranĝantoj de demonstracio devas ĉiam kalkuli la riskon ke aŭ "nia" flanko aŭ la kontraŭuloj volos uzi perforton.

Ukrainanoj
Ne estas tiel ke rusoj parolas ruse kaj ukrainanoj parolas ukraine. Ekzistas homoj kiuj sentas sin etnike ukrainanoj kies denaska lingvo estas la rusa. Same kiel iu persono en Rusio nepre estas ukrainano nur pro tio ke ĝi havas ukrainan familian nomon. Esperantistoj se iuj, devus scii ke via denaska lingvo dependas de kie vi naskiĝis kaj en kiu etnika grupo vi vivis. Ankaŭ multaj homoj kiuj vivas en Ukrainio scias ambaŭ lingvojn.

La prezidento ne volis subskribi la akordon
Laŭ la amaskomunikiloj kiujn mi sekvas prezidento Janukovyĉ ĝis la lasta momento negocis pri akordo kun la Eŭropa Unuiĝo sed subskribis akordon kun la Putina Rusio. Poste li fuĝis el la lando kune kun kelkaj membroj de sia regiiona partio. Antaŭ ol sia fuĝo li subskribis interkonsenton en la ĉeesto de eŭropuniaj kaj  rusaj observatoroj – se mi bone memoras – kaj poste li fuĝis.

Ne indas sekvi
Ne indas sekvi rusiajn mediojn, ĉar ili donas nur tre krudan oficialan bildon. Plej multe de tio kompreneble suferas la rusa popolo, kiu ne ricevas veran informon, kaj sen maksime vera informo vi ne povas fari saĝajn dedicojn. Nun, povas esti ke ili pravas. Sed tiam ili devas fari pli bonan propagandon, ĉar nun ĝi ne estas kredinda.

Viktimoj de propagando
ĉiuj ordinaraj homoj, homoj sur la strato, simplaj homoj, la griza homo, ni ĉiuj estas viktimoj de la propagando de diversaj partioj. Bona ekzemplo pri kiel la okcidento viktimiĝas de propagando estas la irakia milito. Multaj homoj komprenis ke la iama diktatoro Saddam Husein estas malbona, kaj politikistoj kiuj ekzemple volis kredigi ke li ne havas nukleajn armilojn, estis pririditaj. Eĉ politikistoj ka verkistoj kiujj mi tre estimas kaj kredas, disvastigis prididojn de diplomatoj kiel la svedo Rolf Eckéus, kiu estis ĉefo de esplorgrupo de la UN. Li efaze substrekis ke iaj nukleaj armiloj ne ekzistas. Kaj montriĝis ke li pravis.

Oni devas demandi la irakanojn mem, ĉu ili opinias ke la lando nun estas pli bona ol dum la tempo de Saddam Husein.

Per tio mi volas demonstracii kiel facile estas kredi tre korektecan propagandon, kiu tamen povas montriĝi erara.

Kreas publikan opinion anstataŭ dediĉi sin al diplomatio.
Kiam mi volis kontroli la korektan ortografion de la nomo de la sveda diplomato Rolf Eckéus, mi trovis en artikolo de Mira Hjort en la reta ĵurnalo Svenska Dagbladet la konstaton de Eckéus ke la eksterministro Bildt pli interesiĝas pri faraddo de publika opinio ol diplomatio. Vi devos uzi Google Traduku ĉar la lingvo de la artikolo estas la sveda.




 



 

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar